Eŭropo, Pagano (Era): La eliro de Britio el EU fermus la eraon de la koloniado kaj kondukus fine al la naskiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj de Eŭropo Featured

Kontraŭe al tiuj, kiuj insiste asertas ke la eventuala eliro de Britio havus seriozajn katastrofajn sekvojn por la estonteco de Eŭropo, mi kredas ke la eliro povus esti fine la ŝanco por ke EU reakiru sian sendependecon kaj firmigu sian ekonomian kaj politikan pozicion". Tio ĉi estas la deklaro de la Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio, Giorgio Pagano.
"Danilo Taino, en ĉefartikolo de Corriere della Sera, afirmas ke 'sen Londono la ambicio igi Eŭropon tutmonda potenco estus reduktita'. Tamen tio ne veras, ni ne forgesu ke Britio tenis la pundon kaj laboradas kontraŭ Eŭro kaj do kontraŭ la la malmola kerno de la Unio.
Eŭropo estas jam tutmonda potenco, kun aŭ sen Unuiĝinta Reĝlando. Estas la eŭropanoj kiuj, koloniitaj en la mensoj jam ekde unu jarcento komplice kun nekapablaj kaj koruptitaj regantaj klasoj, konsentis fariĝi nur uzantoj kaj konsumantoj de produktoj kaj servoj de la usonaj plurnaciaj koncernoj kaj rezigni esti aktivaj kaj liberaj subjektoj de la historio.
La adiaŭo de Londono absolute ne kaŭzus la kolapson de EU, sed la malon; ĝi kondukus al la fino de la 'operacio kukolo' okazanta ekde la postmilita periodo: kiel tiu tipo de birdo deponas siajn ovojn ene de la nesto de aliaj birdoj, trompante ilin kaj certigante ke ili nutru siajn idojn, tiel britoj kaj usonanoj, pere de altrudo de sia lingvo kaj de sia kulturo, certigas ke la infanoj de la submetitaj kaj ekspluatataj landoj kresku kiel duonfiloj de la angla gepatra lingvo, iluziante ilin ke ĝi estas ankaŭ ilia lingvo kaj tiamaniere solidigante la superregon super la mensoj kaj ilian politikan kaj ekonomian hegemonion sur 500 milionoj da eŭropaj civitanoj, kie nur 60 milionoj estas la "leĝaj" britoj", la Sekretario de Era konkludas.

Last modified onĵaŭde, 16 Majo 2013 13:32
back to top

"Esperanto" Radikala Asocio


Associazione Radicale Esperanto
Esperanto Radical Association

Senza scopo di lucro dal  25 aprile 1987
O.N.L.U.S. dal 1998
Codice fiscale 97104360587
Organizzazione Non Governativa con statuto consultivo di categoria speciale, presso il Consiglio economico e sociale (Ecosoc) delle Nazioni Unite.
Conto corrente postale 60397007
Conto bancario presso Poste italiane IBAN:
IT07N0760103200000060397007
Associazione costituente del Partito Radicale
nonviolento, transnazionale e transpartito