Edukado. Pagano (ERA): Ĉu Milano malsupera al Oxford kaj Cambridge? Featured

"Ĉu la Politekniko de Leonardo da Vinci estas malsupera al Oxford kaj Cambridge laŭ la QS World University Rankings? Estas hontinde! La itala edukado tenas mondan rekordon nerefuteblan, aparte en la kampoj de arkitekturo kaj dezajno. Estas eĉ ridinde ke la progreso en klasifiko koincidas kun la tuja forigo de la magistrigaj kursoj en la itala lingvo favore al tiuj tute en la angla dum la venonta akademia jaro.
Cetere tio montras la trompomensogon de la favorantoj de la angla kiel internacia lingvo "neŭtrala", ĉar tiu klasifiko atribuas al la angla lingvo pli bonajn didaktikajn enhavojn. Sed estas ĝuste la kontraŭo! La plej grandaj spertuloj pri la temo evidentigis kiel uzado de altnivela akademia lingvo alia ol la propra neinversigeble damaĝas la kvaliton de la instruado, de la lernado kaj de la mensoj mem de la studentoj.
Ĉi tiuj estas nur mallertaj provoj de imitado kaj montras la rezignon je optimumigo de la itala lingvo por faciligi seriozan internaciigon de kaj en nia lingva, por komplezi al tiuj kiuj forpredas niajn cerebrulojn enportante ilin en siajn landojn".
Kaj precipe rilate al la forkuro de la cerbaro, la radikala estro precizigas: "Kiel diras Squinzi, la forkuro de la cerbaro al eksterlando kostas al ni 5 miliardojn aŭ eĉ pli. Kaj niaj konkurantoj kompreneble dankas nin! Ni donas al ili cerbojn preparitajn, klerajn, kvalifikitajn kaj krome jam forĝitajn en ilia lingva! Ĉu oni povas peti ion plian? Urĝas la tempo en kiu niaj universitatoj strebu al supereco kaj al rekvalifikado de la kulturo en la itala lingvo, por iĝi aliancanoj de niaj entreprenoj kaj de nia lando kaj ne de tiuj, kiuj aplikas por ni kulturan genocidon ĝisekstreme. Genocido kiu daŭras en alia Politekniko, en tiu de Udine, kie ekde 2014 la cikloj de magistrigaj kursoj estos komplete en la angla lingvo, ne limigotaj al la fakecaj, sed ankaŭ kunlaboradoj kiuj kondukos al duobla universitato grado kun kanadaj (Ottawa kaj Winsdor) kaj aŭstralia (Swinburne) universitatoj, memkompreneble institucioj kiuj ne troviĝas ĉe la unuaj lokoj de la klasifikoj UK/USA kiel la QS Rankings mem".

back to top

"Esperanto" Radikala Asocio


Associazione Radicale Esperanto
Esperanto Radical Association

Senza scopo di lucro dal  25 aprile 1987
O.N.L.U.S. dal 1998
Codice fiscale 97104360587
Ente Servizio Civile Nazionale NZ02506
Conto corrente postale 60397007
Conto bancario presso Poste italiane IBAN:
IT07N0760103200000060397007
Associazione costituente del Partito Radicale
nonviolento, transnazionale e transpartito