Defendo, Giorgio Pagano (Radikala Partio/ERA): Di Paola transigu la elspezon de aliaj 24 F35 al amaseksperimentado de la prevento de la konfliktoj. Featured

Defendo, Giorgio Pagano (Radikala Partio/ERA): Di Paola transigu la elspezon de aliaj 24 F35 al amaseksperimentado de la prevento de la konfliktoj.

Deklaro de Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala Asocio

Kiel Radikaluloj ni estas konvinkitaj, ke oni povas trovi interkonsenton je duonvojo pri la F35 laŭ vidangulo de neperforta evoluo de la armeo kaj de prevento de la konfliktoj.

Se oni nepre ne povas rezigni ilin, kiel Di Paola rekonfirmis hodiaŭ, li rekonsideru la elspezon por aliaj 24 F35, aliflanke ne konstruitaj de eŭropanoj kaj kun ĉiuj problemaroj de disvolvaj kaj bontenadaj kostoj, kiuj rezultos el ĉi tio.

Kun la ŝparo konsekvenca kun tiu elspezforigo, 2 miliardoj kaj 880 milionoj, li financu la novigon en la konceptado de la konfliktoj, kaj substance kaj amase startigu tiun neperfortan kaj preventan.

La administrado povus resti ĉe la Ministro pri defendo sed por financi eksterlandajn misiojn de nearmita kaj neperforta defendo kaj de prevento de la konfliktoj, kunlaborante kun la ministerio de Riccardi pri Kunlaboro – Civila Servo – Junularo.

La Admiralo Di Paola havas la oportunecon eniri la historion pro la novigo de la konceptado de la milito kaj de la konfliktoj kaj la praktika eksperimentado de tiu novigo. Li kaptu ĝin.

En tiu ĉi perspektivo la fino de la konflikto inter la brita armeo kaj Gandhi estas admono por ĉiuj.

 

Romo, la 18an de julio 2012

back to top

"Esperanto" Radikala Asocio


Associazione Radicale Esperanto
Esperanto Radical Association

Senza scopo di lucro dal  25 aprile 1987
O.N.L.U.S. dal 1998
Codice fiscale 97104360587
Ente Servizio Civile Nazionale NZ02506
Conto corrente postale 60397007
Conto bancario presso Poste italiane IBAN:
IT07N0760103200000060397007
Associazione costituente del Partito Radicale
nonviolento, transnazionale e transpartito