Redakcio

Redakcio

Website URL:

Brexit : Saving private Europe (EO)

Dear Britons, if you stay, you will ruin our lives like never before. Here is why.

My English friends, as it’s only you who are tempted by a 'Brexit, don’t be won over by the arguments of the Remain campaigners, and vote Leave on 23 June!

I’ll be honest, it’s not really in your interest to leave the EU. It’s obvious that Brexit campaigners are lying to you in making you believe that, alone, you’ll get by better in a world that’s already dominated by the US, Asia, and soon, Africa, while the Europe that you vilify so much is largely in your hands ideologically, to the point where it governs 28 nations in your own language.

But I digress. Here, I’m defending the point of view of the EU, and it’s in its interest that you leave. If you stay, you will ruin our lives like never before: David Cameron will be the only European leader capable of winning a referendum on Europe and will therefore gain a central role in the EU game. He and his successors will then negotiate concession upon concession in order to completely bury the federal dream of the fathers of Europe and achieve the transformation of the Old Continent into a free-market zone with less and less backbone. Any hope of a European resurgence will be also be buried, definitively. The EU is already dying, despite the wish of European governments to go further. The national scene is now dominated everywhere by sovereigntists who have hijacked the debate and sometimes power itself, such as in Eastern Europe. European values have been blown to smithereens, as evident in the surrender of the right to asylum. And ruling parties think that an election can only result in victory for a eurosceptic wing (much as the Austrian presidential election proved the opposite…).

The sting of fear of an immediate politically and economically costly collapse of the EU will disappear following a Remain vote. But why take the electoral risk of conceding fresh divisions of sovereignty, as happened during the Euro crisis? Sure, the pooling of sovereignty won’t have any effect for years. Sure, we’ll just plod on with the EU acquis, in the face of daily increasing threats. Sure, my English friends, you staying in the EU will avoid an immediate crisis. But longer term it’ll drag the European project down towards its final disintegration. Europe, which aspired to wield heft in a world where the Occident will be of diminishing importance, will become nothing more than a Failed Project that raises a wry smile among leaders in China, India, or even America. Only your much heralded departure will allow Europe to bounce back.

A sacrifice for the European common good

I’m not a fan of the idea of a ‘beneficial crisis’, but Europe is already in a catatonic state, and only a shock on a grand scale can shake it out of it, and force the more visionary of our leaders (if indeed there are any left) to act to avoid a terminal dissolution.

Your sacrifice for the European common good would be of that scale, a sacrifice which – I acknowledge- could result in the disappearance of the United Kingdom of Great Britain itself, with the possibility of Scotland and even Northern Ireland seeking independence. But what it boils down to, is this would be the fourth time you would be rescuing your divided tribal European neighbours, after the war against the French Empire and then the two German Reichs, each time paying heavy sacrifices.

So, English friends, have courage! Let yourself be won over by such brilliant leaders as Nigel Farage and Boris Johnson, who in their hearts simply want what’s best for Europe. We promise we’ll let you back in in twenty years. On our conditions, of course, in sackcloth and rope : a small price to pay to save the European dream.

 

[*] required fields
[1] not displayed publicly

Signatures (0)

There are no signatures yet. Be the first who sign this petition.
Petitions by Great Joomla!

Mao Zedong kaj lia epigrafo pri Esperanto en Yan'an

Mao Zedong kaj lia epigrafo pri Esperanto en Yan'an
Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj aŭskultantoj, nia kara lingvo Esperanto enkondukiĝis en Ĉinion fine de la 19-a jarcento aŭ komence de la 20-a. Poste ĝi rapide kombiniĝis kun la progresema kultura movado de Ĉinio; multaj progresemaj intelektuloj kaj revoluciuloj lernis Esperanton. Kaj la Esperanto-movado prosperis pli kaj pli sur la vasta tero de nia lando. En tiama revolucia sankta loko Yan'an viglis esperantistoj; ili fondis Yan'an-an Esperanto-Asocion. Decembre de 1939 ili planis funkciigi ekspozicion pri Esperanto, okaze de la 80-a Zamenfoja tago. Mao Zedong, unu el la gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio donis sian epigrafon. La epigrafo ludis grandan rolon por propagandado kaj lernado de Esperanto. En nia hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo, bonvole aŭskultu artikolon titolitan: Mao Zedong kaj lia epigrafo pri Esperanto en Yan'an, verkitan de sinjoro Hou Zhiping, eksa direktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio. Li multe studis pri la historio de Esperanto en Ĉinio kaj verkis multe da ĉirilataj fakaj verkoj. Tiu ĉi artikolo estas lia prelego por la aktivado celebranta la 110-an naskiĝtagon de Mao Zedong, fare de la Pekina Federacio de Sociaj Sciencoj.
La epigrafo legiĝas kiel jene:
"Mi dirus ankoraŭ la samon, Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata."
Yan'an estis relative postiĝinta loko en la malnova Ĉinio. Meze de la 30-aj jaroj de la lasta jarcento, gvidate de Mao Zedong la Ĉina Laborist-Kamparana Ruĝa Armeo atingis la lokon, post la monde fama 25-mil-lia Longa Marŝo. La 7-an de julio 1937 eksplodis la ĉina rezistmilito kontraŭ japana agreso kaj Yan'an fariĝis bazloko kontraŭ la japana agreso. Multaj progresemaj junuloj sin dediĉantaj al la rezistmilito venis al Yan'an, interalie, iuj iam lernis Esperanton; kaj tiel tie leviĝis la Esperanto-movado iom post iom. Tiamaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio, kiaj Mao Zedong, Zhang Wentian, Bo Gu kaj Wu Yuzhang konis pri Esperanto kaj tre subtenis lernadon de Esperanto. Esperanto-kursoj funkciis sinsekve en la Eldona Buroo sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj aliaj lokoj. En la inaŭguro de la kurso en la Eldona Buroo, iuj gvidantoj donis parolon. Ili kuraĝigis la kursanojn bone lerni kaj posedi Esperanton kaj preni ĝin kiel ponton por konigi Ĉinion al la mondo kaj enkonduki eksterlandajn sciencajn sciojn en Ĉinion. La kursanoj estis tre fervoraj en lernado, eĉ sub libera ĉielo; kiam malamikaj aviadiloj bombadis, ili do lernis en apuda montvalo.
La lokaj esperantistoj opiniis: "Esperanto estas plej bona ilo por reciporkaj kontaktoj kaj solidareco de la subpremataj popolamasoj kaj malfortaj nacioj tra la tuta mondo. Precipe en la kontraŭfaŝisma batalo, Esperanto ludas gravan rolon ĉu en Ĉinio ĉu en Hispanio kaj okupas gravan lokon en la nacidefenda kulturo", "por firmigi la solidarecon, potencigi la forton, vastigi la Esperanto-movadon kaj akceli la nacidefendan kulturon", "urĝe necesas" fondi esperantistan asocion.
Tio estis subtenata de la Eduka Departemento de la limregiona registaro, urba registaro kaj aliaj, fondiĝis prepara grupo por la asocio kaj en la 6-a de majo 1938 oficiale fondiĝis Yan'an-a Esperantista Asocio.
La fondiĝo de la asocio fortigis la esperantistan vicaron en Yan'an. Por vastigi la influon de Esperanto, akceli evoluadon de la Esperanto-movado kaj en Yan'an kaj en la limregiono, la asocio decidis aranĝi Esperantan ekspozicion celebre al la 80-a Zamenhof-tago en la 15-a de decembro 1939. Dum preparado por la ekspozicio samideanoj de la asocio skribis leterojn al Mao Zedong kaj aliaj gvidantoj de la Centra Komitato de la Partio. Ili raportis pri sia plano kaj petis ilin skribi kelkajn vortojn por la ekspozicio. Mao Zedong montris varman subtenon al la Esperanta ekspozicio kaj baldaŭ alsendis sian epigrafon jenan:
"Mi dirus ankoraŭ la samon: Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata."
En sia epigrafo Mao Zedong diris: "Mi dirus ankoraŭ la samon". Tio signifas, ke li parolis pri Esperanto ne nur unufoje kaj ĉiam persistis en sia opinio, kio montras, ke li faris esploron pri Esperanto kaj pri la ĉina Esperanta movado.
La epigrafo montras la principon kaj direkton de la Esperanta laboro de ĉinaj esperantistoj, tio estas, preni Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian.
Ĉar tiam ekzistis en la ĉina Esperanta movado multaj diverĝoj pri tio. Ĉinio sin trovis en malfacilega rezistmilito kontraŭ la japana agreso. Tamen iuj esperantistoj estis anarkistoj. Ili opiniis, ke Esperanto estis la plej bona instrumento por propagandi anarkismon.
Estas ĝoinde, ke tiam aperis en Ĉinio esperantistoj, kun Hu Yuzhi kaj Ĵelezo (postaj gvidantoj de la ĉina Esperanto-movado) kiel reprezentantoj. Ili elmetis la sloganon: Per Esperanto por Liberigo de Ĉinio. Ili fondis periodaĵojn, kiaj La Mondo kaj Ĉinio Hurlas, per tiuj periodaĵoj ili propagandis al aliaj landoj la ĉinan nacisavan batalon kaj la ĉinan rezistmiliton kontraŭ la japana agreso, malkovris kruelaĵojn de la japanaj agresantoj, prikantis la bravan rezistmiliton de la ĉina popolo, moralsubtenis la kontraŭfaŝisman batalon de la hispana popolo kaj la sovetunia popolo; enlande ili unuigis junulojn, disvolvis progreseman kulturan movadon kaj kulturajn interfluojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Nemalmultaj esperantistoj venis al Yan'an kaj liberigitaj regionoj. Kaj multe progresis la Esperanto-movado.
Tiam la unua tasko de la ĉina popolo estis unuiĝi kun la kontraŭfaŝimaj landoj kaj popoloj, venki la japanajn agresantojn, regajni la perditan teron kaj plenumi la nacian liberigon. Tial Mao Zedong emfazis en sia epigrafo la ideon vere internaciisman.
La Esperanta ekspozicio en Yan'an okazis laŭplane en la 15-a de decembro 1939. La epigrafoj de Mao Zedong kaj de aliaj gvidantoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio estis metataj sur okulfrapan lokon. Pro subteno de la limregiona registaro kaj alta atento de la gvidantoj, la ekspozicio estis plenplene sukcesa. En la ekspozicio estis montrataj centoj da objektoj, interalie estis Esperantaj libroj kaj gazetoj en- kaj ekster-landaj, lerno-materialoj, propagandiloj kompilitaj de yan'an-aj esperantistoj kaj iliaj tradukaĵoj kaj leteroj el ĉinaj kaj alilandaj samideanoj, iliaj artikoloj pri la ĉina rezistmilito kaj reagoj de alilandaj esperantistoj legintaj la artikolojn. La ekspozicio manifestis la valoron de Esperanto en la internacia propagandado kaj kulturaj interfluoj, tiel ke oni konis, ke Esperanto povas ludi sufiĉe grandan rolon en la kulturaj interfluoj.
Post la ekspozicio multaj sinsekve aliĝis al lernado de Esperanto. Vizaĝe al la nova situacio, la Yan'an-a Esperantista Asocio establis kelkajn fakojn kaj ankaŭ naskiĝis Esperanto-klubo. Kaj en la asocio laboris 4 profesiaj esperantistoj.
La yan'an-aj esperantistoj laboris en la cirkonstanco de tre malfacilaj materiaj kondiĉoj. Ili organiziĝis kaj mobiliziĝis por konigi Esperanton al la armeanoj kaj popolanoj en limregionoj, fondis Esperanto-kursojn kaj lerno-grupojn en la Kontraŭjapana Milita kaj Administra Universitato, Akademio de Naturaj Sciencoj, Akademio de Sociaj Sciencoj, Milita Instituto kaj multaj aliaj institucioj. Samtempe kun tio ili ankaŭ faris korespondan instruadon al aliaj lokoj.
Post la ekspozicio la epigafo de Mao Zedong estis presita en la periodaĵo "Yan'an-a Esperantisto". La gazeto distribuiĝis en aliaj urboj kaj Hongkong, tieaj esperantistoj lernis la epigrafon kaj batalis por la nacia liberigo.
Famaj esperantistoj Ĵelezo, Venlo Fon, Hongfan kaj aliaj fondis Chongqing-an Esperantan Korespondan Lernejon, la kursanoj lokiĝis en 18 provincoj de la tuta lando kaj dum 5 jaroj, la lernejo kulturis pli ol 2 300 esperantistojn. En sia instruado de Esperanto, ili sekvis la spiriton Per Esperanto por la Rezistmilito, unuigis junulojn, inter kiuj iuj iris sur la vojon de la rezistmilito, aliaj iris al Yan'an kaj aliĝis al la revoluciula vicaro. La lernejo estis laŭdata de sinjoro Dong Biwu, unu el respondeculoj de la Komunista Partio de Ĉinio.
La fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 kreis bonajn kondiĉojn por releviĝo kaj prosperiĝo de la ĉina Esperanto-movado. Hu Yuzhi, Ĵelezo, Chen Yuan, Zhang Qicheng, Venlo Fon kaj aliaj fondis Esperantajn revuojn, eldonis librojn, funkciigis radio-programon en Esperanto kaj en eksteraj interfluoj ĉiuflanke konigis la novan Ĉinion, la ĉinan kulturon kaj la vivon de la ĉina popolo kaj aktive partoprenis en internaciaj Esperantaj aranĝoj. Ĉio ĉi pliigis komprenon de diverslandaj popoloj pri Ĉinio, akcelis la amikecon inter la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj.
En la jaro 1950 fondiĝis la Esperanta gazeto El Popola Ĉinio; poste eldoniĝis 500 specoj de Esperantaj libroj, kiaj "Mil jaroj de Ĉinio", "Ĉina Antologio", "Novelaro de Lusin" kaj "Ruĝdoma Sonĝo".
Aparte menciindas, ke Ĉina Radio Internacia fondis la Esperantan programon en la 19-a de decembro 1964, de tiam la programo neniam paŭzas kaj nun la programo longas je unu horo. Ĝi konigas Ĉinion de diversaj flankoj, ekzemple, la ĉinan tradician kulturon, la buntan vivon de la ĉina popolo, la ĉinan Esperanto-movadon (kompreneble ankaŭ la internacian Esperanto-movadon). La programo, kune kun la ĉinaj Esperantaj revuoj kaj libroj servas kiel ponto de amikeco inter la popoloj de la mondo.
Precipe en la lastaj pli ol 20 jaroj de la reformado kaj malfermo, la ĉina Esperanto-movado multe progresis. Esperantaj organizoj fondiĝis en plej multaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj tra la tuta lando; en multaj universitatoj Esperanto estas prenata kiel nedeviga lernoobjekto. Multaj studentoj lernis aŭ lernas Esperanton.
Karaj aŭskultantoj, ĵus vi aŭdis la artikolon sub la titolo: Mao Zedong kaj lia epigrafo pri Esperanto en Yan'an.
/muzika paŭzo/
Karaj amikoj, la revuo Esperanta Finnlando presis artikolon titolitan: Aŭtunaj Tagoj donis impresojn pri Finnlando, verkitan de sinjoro Dafydd ap Fergus. Nun bonvole aŭskultu la artikolon.
Kelkfoje en Bruselo oni aŭdas, ke Finnlando estas lando de silentuloj, lagoj, malvarmo kaj forta ekonomio. Fakte tio estis mia unua impreso, kiam mi flugalvenis. El la aviadiloj mi vidis multajn belegajn lagetojn. Pli proksime al Helsinki videblis la sukcesoj de la finna ekonomio. Kaj ekde la flughaveno ĝis la urbocentro per la pureco de la urbo kaj ties belaj konstruaĵoj montriĝis la riĉeco de la lando. Nokta vizito al trinkejo konvinkis min pri mia alia antaŭjuĝo: finnaj viroj – sed ne esperantistoj kaj ne virinoj – kapablas silenti kune kaj tio dum multe da tempo. Jen estis Helsinki de la filmoj, kaj nome de Aki Kaurismaki. Jen estis mia unua nokto en la ĉefurbo de la norda lando.
Vendrede, frumatene, mi vojaĝis aŭtobuse al Raŭmo, mita loko por ĉiuj esperantistoj pro la fama Manifesto. Jam alkutimiĝinta al Belgio, mi miris pri la malpleneco de la lando: "Kie estas la homoj", mi pensis. Fakte tiun impreson mi jam havis en Helsinki dum mia nokta vizito. Ĝi estis konfirmita dum la tri horoj en kiuj la aŭtobuso preterpasis nur kelkajn urbetojn. Finno eble dirus ke estas tro da homoj en la suda parto de la lando.
Meztage en Raŭmo restis nur duonhoro antaŭ la anoncita gazetara konferenco kun lokaj ĵurnalistoj. Rapide ŝanĝinte miajn vestaĵojn mi atingis la salonon kun la Loka Kongresa Komitato kaj estraranoj de Esperanto-Asocio de Finnlando. La unua impreso estis la organiziteco de la finnaj esperantistoj. Bela salono, kafo, kukoj kaj serioze preparitaj informdosieroj pri Esperanto kaj Aŭtunaj Tagoj atendis la ĵurnalistojn. La unua sukceso de la "komunikadaj" Aŭtunaj Tagoj estis gazetara konferenco en la bela hotelo kiu gastis la Tagojn. Post foto-sesio komenciĝis unuhora diskutado kun ĵurnalistoj. Aperis almenaŭ tri tre favoraj kaj sufiĉe detalaj artikoloj pri Esperanto kaj la Aŭtunaj Tagoj. Ankaŭ la radio kovris la eventon "Esperanto-Asocio de Finnlando ne nur verkis belan laborplanon pri komunikado sed efektivigis ilin". Mi pensis.
Vendrede vespere oni ĝuis saŭnon ĉe apuda lago – aŭ ĉu vere estis la balta maro"? Per granda arto la finnaj esperantistoj verŝis akvon sur la randon de varmega forno. La ĉambro tuj pleniĝis de vaporo kaj la temperaturo altiĝis kaj altiĝis. Kuŝante sur la ligna benko mi provis paroleti sed ĉefe provis elteni la varmegon. …Jen esperantista saŭno!
Sabate komenciĝis la diskutado kaj prelegado. Antaŭe avertita mi sciis ke finnoj kutime aŭskultas la preleganton kaj ne interrompas. "Ne timu se ili nenion diras. Tio ne signifas ke ili ne aŭskultas", diris amiko kaj antaŭa preleganto ĉe la Aŭtunaj Tagoj. Kaj tio konfirmiĝis. Dum la ĉi-jaraj Aŭtunaj Tagoj la Esperanto-Asocio de Finnlando lanĉis bone strukturitan kaj elpensitan komunikadan projekton 'Al kvalita komunikado'. Mia tasko dum la Tagoj estis ĝenerale enkonduki la temon prelegante pri la Brusela Komunikadcentro kaj konkrete detaligante la labormetodojn kaj rimedojn kiuj helpas Esperanto-asociojn agi efike pri amaskomunikiloj. Alia preleganto estis Jukka Pietilainen kiu sperte klarigis la signifon de la Raŭma manifesto.
Sabate kaj dimanĉe estis ankaŭ tempo ĝui la pitoreskan kaj ĉarman etoson de Raŭmo, la urbo, kies malnova centro estas mondkonata kiel heredaĵo de Unesko. Alia bona ero en la programo estis memoraĵoj pri la Internacia Junulara Kongreso de 1980 en Raŭmo. Tre amuze estis vidi filmintervjuon kun 'junuloj' el tiu IJK. Tuomo Grundstrom estis tiam la zorgema kunorganizanto de tiu IJK kaj fama en Esperantujo pro la tiam ofte ripetita eldiraĵo: 'Gejunuloj, tuŝu unuj la aliajn, sed bonvolu, ne tuŝu la teknikaĵojn'. Grundstrom gvidis iamajn IJK-partoprenintojn, kiuj rakontis pri la evento.
Entute pli ol 50 homoj ĉeestis al la ĉijaraj Aŭtunaj Tagoj. Per ĝi Esperanto-Asocio de Finnlando montris sian bonegan organizadon kaj perspektivon al la estonteco. Gratulojn!
Karaj amikoj, ĵus ni elsendis la artikolon: Aŭtunaj Tagoj donis impresojn pri Finnlando, verkitan de sinjoro Dafydd ap Fergus.
Fine de la hodiaŭa programero, bonvole aŭkultu plu kantojn ankaŭ el la disko Tra la Mondo, prezentitajn de samideano Olivier Tzaut.
Unue bonvolu aŭskulti la kanton: Tumbalalajka.
/2'50"
La dua kanto estas: Se mi estus fraŭlo.
/1'50"
Sekvas la kanto: Ni perdis liberecon.
/2'40"
Nun bonvolu aŭskulti la kanton: Matenkanto.
/1'40"
Fine estas la kanto: Fore en kampo.
/4'30"
Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni unue konigis al vi la artikolon titolitan: Mao Zedong kaj lia epigrafo pri Esperanto en Yan'an, verkitan de sinjoro Hou Zhiping, eksa respondeculo de la redakcio de El Popola Ĉinio; due, la artikolon totolitan: Aŭtunaj Tagoj donis impresojn pri Finnlando, verkitan de sinjoro Dafydde ap Fergus; fine estis kelkaj Esperantaj kantoj.
Finiĝis nia hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo. Koran dankon pro via aŭskulto!

http://esperanto.cri.cn/1/2004/01/06/Ĉi-tiu retpoŝtadreso estas protektata de spamrobotoj. Vi devas ebligi JavaScript-on por vidi ĝin.
 
 

23.000 $ por ke okazu tio, kio ne okazis dum 128 jaroj. Ĉu vi partoprenas?

23.000 $ por ke okazu tio, kio ne okazis dum 128 jaroj. Ĉu vi partoprenas?

Malfermita sur life.indiegogo.com la tutmonda kampanjo de memfinancado.

Per la esenca helpo de multaj el la Permanentaj Misioj kaj de organizoj akredititaj ĉe Unuiĝintaj Nacioj ni plilarĝigis la sferon de la homaj rajtoj en la mondo, ekde la moratorio pri mortopuno ĉe la internacia tribunalo kontraŭ militkrimoj, al la malpermeso de virina generila mutilado.

Hodiaŭ afirmi demokration, neperforton kaj internacian lingvan justecon estas ne plu prokrastinebla celo. Urĝas estingi la fajrojn kiuj estas furiozantaj en la mondo. Incendio inter popoloj, individuoj, religioj, kaj aserti la rajton de la popoloj kaj de la homo je komuna lingvo de la homa raso.

Ĉiuj bestaj specioj havas komunan lingvon, eble eĉ la plantoj ... La homa specio ne! Sed malgraŭ havante nek flugilojn nek brankojn, nek aparte fortajn krurojn, hodiaŭ la homo vojaĝas tra spaco, alsupreniras en la profundojn de la maro, kuras rapide surgrunde pli ol ajn alia vivanta estaĵo sed, fakte, ĝ i ne havas komunan lingvon kiel homa speco kaj, ne havi ĝin, devigas ĉiun popolon suferi lingve la leĝon de la "pli forta" kiu, ofte, volas elstariĝi kiel "la pli ĝusta".

Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj kiu, simple, rapide kaj kun senso de justeco, iĝu apoganto de emancipiĝo, de paco kaj frateco, de neperforto, por nova erao de monda evoluo.

Tiuj ĉi ne estas nur "belaj vortoj", tial ke ni jam komencis, kun sukceso, la aplikon de du deklaracioj, unu parola kaj unu skriba, al ''Altnivela Politika Forumo pri Subtenebla Evoluo", rilate al la "celoj de la jarmilo "post-2015.

La Altivela Politika Forumo 2015 okazos de la 26-a de junio al la 8-a de julio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj por NRO kiuj montris intereson kaj estas akredititaj, kaj poste sekvos, ĉiam en rilato kun la celoj difinendaj por la daŭrigebla evoluo post-2015, aliaj eventoj, kiaj la Jara Ministeria Revuo, kun la daŭrigo de interregistaraj intertraktadoj ĝis la 31-a de aŭgusto por antaŭenigi la finan Pintkonferencon de la Unuiĝintaj Nacioj por la adopto de la evoluprogramo post-2015 fine de septembro.

Ambaŭ intervenoj, parola kaj skriba, estas jam akceptitaj fare de la UN-sistemo en preparado por la kunveno. Nun ni devas informi la aliajn organizojn, petante ilian apogon kaj / aŭ dialogon, krom informi la Misiojn de pluraj landoj petante egale dialogon, sed, ĉefe, la emon apogi la tezon prezentitan de RRNTT por la interregistara renkontiĝo en la unuaj tagoj de julio.

Por certigi pacon, fratecon kaj bonfarton al la homaro la gepatra organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj, la Ligo de la Nacioj, vidis labori dum la unuaj du Ĝeneralaj Asembleoj la delegitojn el Brazilo, Belgio, Ĉilio, Ĉinio, Kolombio, Ĉeĥoslovakio (nun Ĉeĥio kaj Slovakio), Haitio, Italio, Japanio, Hindio, Persio (nun Irano), Pollando, Rumanio kaj Sudafriko por antaŭenigi solvojn kiuj sugestis al la Ligo de Nacioj rekomendi universale la instruadon de Esperanto en la lernejoj kiel internacia helplingvo.

La plejmulto de la Membroŝtatoj estis en favoraj al la adopto de la Internacia Lingvo (nomita Esperanto) kiel laborlingvo, tamen la vetoo de Francio (la franca estis la lingvo de diplomatio en tiuj jaroj) malhelpis la realigon de tiu projekto, sed, ĉiukaze, en 1922 la Ligo de la Nacioj aprobis unuanime dum ĝia tria Ĝenerala Asembleo la raporton pri Esperanto kiel Internacia Helplingvo kiu vidis ankaŭ la konvinkitan apogon de Lordo Robert Cecil, ordenita per la Nobel Pacpremio en 1937.

La 27an de aprilo 2015 ni reprenis tiun iradon al la Unuiĝintaj Nacioj kaj, nun, tio kion ni urĝe bezonas estas ekonomia helpo kiu kapabligos nin daŭrigi la lanĉitan iniciaton: kontakti pere de fakso, retpoŝto, telefono kaj klopodi renkonti fizike en Novjorko la 193 permanentajn Misiojn kaj la pli ol 140 NRO akredititajn ĉe ECOSOC de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ekspliki la motivon pro kiu ni, la homa speco, bezonas komunan lingvon. Tuj!

Kampanjo Neperforta Radikala transnacia kaj transpartia Partio kaj onlus de ERA

https://life.indiegogo.com/fundraisers/esperanto-as-right-of-the-human-species-to-onu--2

Renzi estas detruanta tion kio restas de la Itala monda kultura potenco.

Renzi estas detruanta tion kio restas de la Itala monda kultura potenco.

Rimarko de Giorgio Pagano pri aspekto serioze ignorita de DDL "Bona lernejo " diskutitata en Parlamento.

En la "Leĝpropono pri la reformo de la nacia sistemo de eduko kaj trejnado, kun respondeco por la reorganizo de la leĝoj validaj" je la artikolo 2, oni parolas pri CLIL, Enhavo Lingvo Integrated Learning, en la angla por ke itallingvuloj ne komprenu pri kio temas, nome la plena efektivigo de deviga edukado, de elementa lernejo ĝis mezlernejo, de ĉiu ajna afero en la angla lingvo kun la escepto de la itala lingvo kaj literaturo provizante eĉ por bazlernejaj instruistoj dungigon de denaske angleparolantoj aŭ por la provizo de taŭgaj servoj.
La adopto de la metodo CLIL kaŭzos perdon de scio en la itala, sistemmaniere, estas farita de registaraj institucioj kiuj devus konstitucie defendi kaj sekurigi la estontecon de nia kulturo, al kiuj aldoniĝas la Politekniko de Milano, kie la instruado / lernado de la itala anstataŭiĝas pere de la angla lingvo subfosante la homajn rajtojn de la italoj kaj malpermesante la instruadon / lernadon en la lingvo de la Konstitucio de la Respubliko.Ne plu temas pri lernado de fremda lingvo, sed prefere pri sistema celado de anglalingva naciigo de Italio, erodado pli forta kaj ripetita de la itallingva suvereneco en Italio, kiu, jam nun, havas la framojn de tipa lingva kaj kultura genocido, same kiel estis farita historie de la kolonianoj kontraŭ la indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj.
Antaŭ ol preni tiujn ĉi gravajn decidojn, neniu ajn analizo de soci-ekonomia trafo estas farita, malgraŭ elstaraj ekonomikistoj en 2006 jam estimis la koston de la angligo en € 900 jare por ĉiu itala civitano kaj ŝparadojn por Britio, kiu ne instruas ajnan fremdan lingvon, en ĉirkaŭ 18 miliardoj da eŭroj; neniu analizo de la lezo de la homaj lingvaj rajtoj, kiel oni eĉ ne pensis al kiom tiuj ĉi elektoj neeviteble kuraĝigas la dungadon de fremdaj laboristoj kaj de denaskaj angleparolantoj je malprofito de la italoj, induktante ankaŭ la junajn italojn, mense manipulitajn ekde frua aĝo, ne nur resagnicii al elmigrado, sed antaŭvidite senti sin, eĉ juste, malsuperaj al siaj denaskaj anglelingvaj samaĝuloj, kiuj ne lernas iun ajn fremdan lingvon.La natura konsekvenco de ĉi tiuj operacioj estas, ke universitatoj de la tuta mondo laŭgrade ne plu instruos la italan lingvon kaj literaturon ĉar ja ne plu havus sencon studi lingvon kiun ĝia popolo mem referencas ne plu bezonata. Eŭropaj Tribunaloj de Justeco komencus konsideri artifikaj apelaciojn prezentitajn de Italio kontraŭ la anglo-franca-germana trilingvo, vidinte ke Italio mem, klare, persekutas la iompostioma anstataŭigon de ĝia lingvo per la angla kun la celo fari de ĝi apendicon, transmaran kolonion de anglalingvaj nacioj.Tiu ĉi reganta klaso lingve koruptita kaj koruptanta devas kompreni ke ni estas suverena ŝtato ne por vendo kaj ke nia kulturo valorega devas esti respektata, protektata kaj promociata.
Ni ne plu volas esti regatoj al kiuj la korupta politika klaso scias nur lingve proponi mediokrecon kiun ili unue enkorpigis kaj personigis.
Ni volas esti teamo, grupo, italoj en Italio kaj en la mondo, kiuj volas konkurenci tutmonde kun sia propra historia identeco, malĉefa kaj dua al neniu alia.Ni volas fari ĝin realigante ĉiujn pretendojn kiujn leĝoj rajtas fari, la "Tion petas Eŭropo de ni" devas fariĝi "Ni obtenu ĝin de Eŭropo", postulante financajn kompensojn kaj administrajn dispoziciojn de Eŭropa Unio por la efikoj de lingva diskriminacio farita kontraŭ Italio, kun ĝia angl-franc-germana trilingva sistemo, kaj postulante tujan plivastigon de demokratio en la laborlingvoj kun la itala kvara laborlingvo en la EU-institucioj.Ni volas fari ĝin pere de la adopto de eŭropa federacia lingvo kiu protektu la kontinentan kulturan biodiversecon kaj tiun de la planedo kontraŭ tio kio estas hodiaŭ vera anglalingva atako al la mondo.Ni volas fari tiel postulante la tujan forigon de la reĝimo de la CLIL entenata en la Leĝa propono sub diskuto kaj invitante lernejojn kaj instruistojn realigi civilan malobeon kontraŭ subpremado kaj anglalingva okupado en nia lando.Ni volas fari ĝin kune kun la 80 milionoj de la itala diasporo en la mondo, al kiu oni devas adicii la potencialon katolikan - kiu havas sian "Mekko-n" en Romo – atiginte pli ol unu miliardo kaj 230 milionoj da fideluloj; ni volas fari ĝin kun la helpo de Papo Francisko, granda gardisto de la itala lingvo en la Eklezio kaj en la mondo.Ni volas fari tion kun la miliardo kaj 370 milionoj da homoj interesitaj al dialogo, kreskado, serĉado proksimecon kaj ankaŭ komercado, en la itala.

ERA sendis la jenan leteron al Sankta Patro okaze de la sanktuligo de papo Johano Paŭlo II.

ERA sendis la jenan leteron al Sankta Patro okaze de la sanktuligo de papo Johano Paŭlo II.

Subjekto: Sanktuligo de Papo Johano Paŭlo II, la Papo de Esperanto (ankaŭ).

Eminentega Sankta Patro, estas ankoraŭ radikalulo kiu hodiaŭ "ĝenas", radikalulo fastanta ekde 15 tagoj favore de la itala lingvo. Jes, ĝuste favore de tiu itala lingvo, per kiu Vi amas tre multe esprimi vin, sen kiu ni italoj ne estus popolo. Oni scias, kiam la Profito ne estas "konvena" por submeti popolon masakrante la korpojn, por certigi al si multe pli grandajn gajnojn ol pere de geografia konkero de iliaj teritoioj aŭ de ilia sklavigo, oni atentas al iliaj mensoj, bombardante ilin fare de la armiloj de la amasa konvinkigo - la amaskomunikiloj - kaj, pere de la mortigo de la lingvo, oni certigas al si ĝian finan neniigon.

Nu por garantii la lingvan dominadon de la angla oni alvenis, en Italio, al la punkto malpermesi instrui en la itala, kiel en la kazo de la Politekniko de Milano, apogita de la Ministerio de Edukado kaj de la nuna ministro Stefania Giannini, problemo kiu estas precize la kialo de mia malsatstriko.

Tamen, okaze de Pasko de 1994, ĝuste 20 jarojn antaŭe, por eviti precize tion, kio estas okazanta hodiaŭ al la lingvo de la itala popolo (kaj ne nur al ĝi), konsiderante la sentemon de la pola papo pri la temo, kune kun Marco Pannella kaj Emma Bonino mi adresis al Johano Paŭlo II la inviton por ke li inkludu Esperanton inter la lingvoj de la kutima gratula mesaĝo, kiel la lingvo de neperforto, de paco kaj de dialogo inter malsamaj kulturoj kiuj, kontraŭe, riskis perei sub la inundo angleparolanta. Signalo plia kaj konkreta, fakte, favore de tiuj, kristanoj aŭ ne, kiuj laboras por la kompreno kontraŭ la malamo, por la dialogo kontraŭ la perforto.

Nu la "miraklo" okazis kaj, unuafoje, en Placo Sankta Petro resonis la gratulaj vortoj de Pontifiko en Esperanto. Kaj ili ankoraux resonadis dum la tuta Papregado de Karol Wojtyła kaj de Jozef Ratzinger .

Ĉi tie, mi petas, Sankta Patro, rememori ankaŭ tion dum la ceremonio de kanonizado de Johano Paŭlo II, tiun malgrandan sed signifoplenan helpon donitan de Papo Johano Paŭlo II kaj daŭrigitan de la Papo Emerita, apoge al komuna lingvo de la homaro kiel komuna raso.

Ni estos en Placo Sankta Petro, mi esperas videblaj ankaŭ de Vi, kun tolostrio kun la bildo de Johano Paŭlo II benanta kaj la vortoj

W LA PAPO ESPERANTISTA!

Bonvolu plezure akcepti, Via Sankteco, la certigo de mia plej alta Estimo kaj miajn plej respektoplenajn Salutojn,

La Ĝenerala Sekretario de la Esperanto-Radikala Asocio,

Giorgio Pagano

 

 

 

 

"Esperanto" Radikala Asocio


Associazione Radicale Esperanto
Esperanto Radical Association

Senza scopo di lucro dal  25 aprile 1987
O.N.L.U.S. dal 1998
Codice fiscale 97104360587
Ente Servizio Civile Nazionale NZ02506
Conto corrente postale 60397007
Conto bancario presso Poste italiane IBAN:
IT07N0760103200000060397007
Associazione costituente del Partito Radicale
nonviolento, transnazionale e transpartito