Redakcio

Redakcio

Website URL:

Krizo, Pagano (Era): Ni decidis ke ni ne plu havas valoron kaj nin prostituas al la angla lingvo.

«Antaŭ longa tempo super Corsera, Galli Della Loggia demandis sin se Italio servas ankoraŭ al io kaj ne; se ni povus eĉ imagi, kiel nacio, havi vokon, sian destinon, kaj fine, kiel povus esti lia rolo en kaj por la mondo.

Neniu dubo la redaktilo de la Corriere prenis kio estas unu el la plej urĝaj aferoj por pritrakti - diras la Sekretario de la Radikala Esperanto Asocio, Giorgio Pagano - Kio ke ne ŝajnas kompreni estas ke la italoj decidis ne mencii ion de la kiam ili elektis vendi sian lingvon, italan lingvon, prostituanta gxin al la angla lingvo.

Kio ke eskapas al Galli della Loggia, kaj ne nur al li, estas ke la kulturo kaj la identeco de iu popolo estas kerne ligitaj al lia lingvo, kaj decidi rezigni la instruadon en ilia propra lingvo por alpreni iun de aliaj, kiel oni faras en multaj italaj universitatoj ekde la Politeknika de Milano, estas kiel rezigni siajn historion, iliajn originojn kaj lian estontecon rolon en la mondo».

Kio ke ni faras estas la detruo de la instruado en nia lingvo, ĝi devigas niajn lernantojn, transformitajn en "angla faŝisto-knaboj", forlasi siajn studojn, se ili volas formi en la itala lingvo.

Do, kio estas la uzo de la Italio se ni decidas instrui en la angla lingvo? - diras la radikala direktisto - Ne nur tio, fakte, la itala lingvo estas la kvara plej parolata lingvo en la mondo, sed estas ankaŭ la lingvo kiu ĉiam estis dirita per la figuroj de kvalito, prestiĝo veturilon de niaj produktoj kaj de nia kulturo en la mondo kaj por citi alian grandan ĵurnaliston, Indro Montanelli, 'Nacio kiu ignoras lia pasintecon neniam scias ion de ilia aktuala"».

Mi konsentas pri la lando estas 'mergita en krizo de konfido en sia propra forto, en speco de apatio, elĉerpo psikologia, minacante igi malgajan rezignon', kaj kun tio la ekonomio havas multon por fari - Pagano daŭre - sed estas tre malfacila, ke iu planas investi en lando kiu ne plu kredas je si mem, en siaj propraj kapablecoj, kiu ŝajnas esti forgesita el ĝi venas, lia glora pasinteco kaj, ĝuste, rigardi kun servilismo al kion ke aliaj konstruis, tamen, en liaj propraj piedoj kaj ne per imitado kiel iuj ŝatus fari hodiaŭ Gvidantoj-Vucumprà kaj preter.

Ni devas kredi en nia krea kaj pionira potencialo, en nia historio, ne konsiderante ĝin, kiel Renzi diras, heredajxon, sed nian fuelon, nian oleon.

Ni devus revigligi la italan kulturon kaj la italian lingvon hejme kaj eksterlande, per la kreo de realaj Poli del Bello e del Buono, kiuj promocias la ekscelencojn de la 'faris en Italio' por servi kiel la pelaj fortoj de la italeco en la mondo.

Ni devas internaciigi en la itala lingvo, kiu diras al ni ke nia lingvo kaj kulturo jam perdis, kaj aktivas por la lingva genocido de Italio, ne zorgas pri la interesoj de nia lando, sed nur tiu kiu volas vendi falsan Italion ekde la angla lingvo», konkludas Pagano.

Kontraŭ la deleganta leĝo pri la reformo de la armitaj trupoj estis ankaŭ la ERA!

Estis ankaŭ ERA, Esperanto Radikala Asocio, apud la 'Tablo por la Paco’ (itale: Tavola per la Pace'), La 'Itala reto por la malarmado’ (itale: ‘Rete Italiana per il disarmo') kaj ‘Ni kompromtiĝu’ (itale: 'Sbilanciamoci’) en (Piazza Montecitorio) por kontraŭstari la delegantan leĝon de la Parlamento kiu permesos la aĉeton de la ĉas-bombavioj usonaj F35 antaŭvidante maldungigon de la armea personaro. Ekmanifestaciis surplace ankaŭ 'Ligo de la medio’ (itale: ‘Legambiente') kaj 'Liberaj kontraŭ la mafioj’ (itale: ‘Libera contro le mafie') pro 'Peza ago kiu superŝarĝas niajn gejunulojn je ŝuldo kiu daŭros aliajn 15 jarojn por pagi 90 F35, el kiuj la unua estos transdonota al Italujo en januaro 2015 kaj la lasta en 2027, kaj kiu, dume, trafas finance ankaŭ la Civilan Servon, tio estas la defendon de la patrujo civila kaj neperforta. Akto eĉ pli grava ĉar ĉi tiu Parlamento lasis delegilon malplenan al la venonta registaro tenante al si nur konsultiĝan opinion", afirmas la Sekretario de la Radikala Esperanto-Asocio Giorgio Pagano.
"Ĉu la aviadiloj venditaj al la venezuelanoj, por kiuj la usonanoj rifuzis provizi vicpezojn ĉar la venezuela registaro ne plu  plaĉis al ili, instruis nenion? Anstataŭ aĉeti usonajn ĉas-bombaviojn, Eŭropo devus ekkonscii, ke ĝi estas superpotenco kun la duoblo de la usonaj loĝantoj, kiu povas kaj devas uzi siajn rimedojn kaj energiojn por produkti la rimedojn necesajn, precipe se strategiajn, tenante ilin ŝirmitaj kontraŭ ĉiu ajn fremda kontrolo. Plue, Eŭropo devus aktive partopreni en la kreado de federacia armeo kiu defendu la 27 naciojn de la Unio, evitante ĉiun ajn formon de milita subigo kiu pliakriĝus per eventualaj inklinoj de la rilatoj inter niaj registaroj kaj tiu usona", konkludas Pagano.

Lingva demokratio: desubismo kaj desuprismo estas senvaloriĝintaj kategorioj, la ŝlosilvorto estas “strebi al la koro” de la problemo.

Lingva demokratio: desubismo kaj desuprismo estas senvaloriĝintaj kategorioj, la ŝlosilvorto estas “strebi al la koro” de la problemo.

«Ne temas plu pri desuprismo aŭ desubismo, necesas prefere iri al la radiko de la internacia lingva problemo». Giorgio Pagano intervenas en la senfina debato inter “desuprismo”, konvinko, laŭ kiu oni devas enkonduki Esperanto de supre, pere de politikaj decidoj pli aŭ malpli impostaj, kaj “desubismo”, ideo, laŭ kiu Esperanto devas disvastiĝi tra la civitana socio pere de movado de sube, kiu kondiĉu ankaŭ la politikajn elektojn.

«Kun la premiso, ke desuba movado ne maleblas desuprajn politikajn decidojn, kaj inverse, la urĝeco kaj neceso de Internacia Lingvo por Federacia Eŭropo ne povas esti plu prokrastita flanke de tiaj debatoj, eksteraj al la nuna dimensio de la problemo.

Oni necesas konstati, ke plurlingveco, kiun Eŭropa Komisiono paradas kaj pri kiu insistas ankaŭ Eŭropa Esperanto Unio, praktike solviĝis per trudordono de la nura kaj sola angla lingvo.

Tio okazas kaj en la labormerkato, kiu ofte suferas de manko de jura reguligo pri lingvoj kaj lingvaj rajtoj, kaj, eĉ pli serioze, en la kadro lerneja kaj eduka, kie la rekomendoj de la Komisiono al trilingveco daŭre estas ignoritaj favore al la enkonduko de la frutempa lernado de la angla en bazaj lernejoj kaj de universitataj kursoj nur en la angla. Tiuj ĉi estas politikoj de la tri lastaj italaj ministroj pri Instruado, Moratti, Gelmini kaj Profumo, kiuj klopodas igi akcesora la italan lingvon, kaj nepre necesa la anglan lingvon, senzorgaj pri diskriminacio kaj perdo de agadsfero, kiuj el tio originas.

«La problemon, ekonomian, demokratan, socian kaj de egalaj ŝancoj, oni devas solvi ĉe ĝia radiko. Esperanto devas iĝi oficiala Federacia Lingvo de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, parolata de la civitanoj kaj de tiuj, kiuj prenas politikajn decidojn. Tiu ĉi estas LA vojo por gardi la lingvajn kaj kulturajn diversecojn kaj samtempe por dialogi egalece kaj demokrate inter liberaj popoloj kaj homoj.

Esperanto federacia lingvo eŭropa: tiu estas la slogano-objektivo, kiun ĉiuj esperantistoj devas ripeti ĉie, kvazaŭ estus mantro. Al tiu celo ili devas doni politikajn krurojn sen delegi al aliaj, kaj ne farante la saman eraron de la Eŭropa Federalisma Movido, kiu rezignis al eniro en la politika areno», konkludis Giorgio Pagano. 

Giorgio Pagano (Radikaluloj/ERA): Pininfarina forpasis antaŭ vidi la morton de la itala krepovo

Giorgio Pagano (Radikaluloj/ERA): Pininfarina forpasis antaŭ vidi la morton de la itala krepovo

«Mi omaĝas la memoron de Sergio Pininfarina, simbolo kaj kreinto de la sukceso de itala industrio kaj dezajno tutmonde, antaŭ vidi la detruadon fare de tiuj politeknikoj, el kiu li venis». Tion deklaris Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala Asocio, la tagon post la morto de la itala dezajnisto.

«La vivo kaj kariero de Pininfarina estas la atesto, ke eblas fari entreprenon, produkti ekonomion kaj profitigi je plejbono la italan kreopovon, iĝante Majstroj kaj eksportante la propran markon kaj italecon en la tuta mondo.

Li doktoriĝis en 1950 pri mekanika inĝenierio ĉe la Politekniko de Torino, en 1961 ekgvidis la patran entreprenon kaj ĉiam plugardis la fabrikajn instalaĵojn en la torina provinco, sen cedi al la koloniado, kiun la kunlaboruloj de la politeknikoj nomas internaciigo, aŭ al la delokiĝo», daŭrigis Pagano.

«La sperto de Pininfarina devus konduki al prikonsidero tiujn, kiuj, kiel Azzone, rektoro de la milana Politekniko, estas konvinkitaj, ke nepre necesas forstreki la italan lingvon kaj studi nur en la angla por esti konkurencaj, aŭ kiuj, kiel Marchionne, pretendas savi italan entreprenon (la FIAT) forportante ĝin el la itala teritorio.

Se el la torina provinco eliris la luksajn Cadillac-ojn vendotajn en la tuta mondo, estas ĉar oni donis gravecon kaj antaŭenpuŝon al la krepovo kaj al la kapabloj de dezajnistoj, inĝenieroj kaj laboristoj italoj. La tuta kontraŭo ol tiuj, kiuj volas studigi la italajn junulojn per alia lingvo, forŝakrante ilian menson, kiel volas fari la Politekniko ekde 2014, devigante ilin al la trudita elmigro por serĉi laboron en anglelingvaj landoj, ĉar ili ne scipovos plu profesie la italan», konkludis Pagano.

Romo, la 4an de julio 2012

La radikala kunveno de 5 horoj al la Politekniko


La radikala formanta kunveno de 5 horoj, kiu okazis la 20an de junio fronte al la Politekniko de Milano por protesti kontraŭ la kursoj nur en la angla ekde 2014, vekis intereson en la kutime endormiĝinta publika opinio itala, intereson pligrandigitan pere de interreto kaj de la sociaj retoj.

Ekde kiam oni anoncis ĝin, la 14an de junio, la manifestacio kolektis aliĝojn kaj subtenon el ĉiu angulo de Italio, kaj ne nur. Dum la kunveno parolis, krom la Sekretario de Esperanto Radikala Asocio, Giorgio Pagano, ankaŭ Marco Cappato, radikala komunuma konsilisto en Milano, Emilio Matricciani, profesoro de Elektroniko kaj Informadiko en la Politekniko de Milano kaj Giuseppe Manzoni di Chiosca, profesoro kaj reprezentanto de AESPI, Asocio eŭropa pri lernejo kaj instrua profesieco.

Aldone aliĝis kaj antaŭenpuŝis la iniciaton la Societo Dante Alighieri itala, kaj ankaŭ la Komitato Dante Alighieri de Toay (La Palma, Argentino), la Asocio Dante Alighieri de Sevilo (Hispanio), la Societo Dante Alighieri argentina, la Instituto Dante Alighieri de Marsejlo (Francio).

Partoprenis la okazaĵon en Facebook 177 da homoj, plejparte italoj, sed ankaŭ el Meksico, Argentino, Hispanio, Francio kaj Germanio; ili lasis entute 135 komentojn.

Aliaj 18 homoj aliĝis sendante retleteron. Dank’al la konigo de la evento, pere de letero de la deputito Marco Beltrandi, komunikis ilian aliĝon la jenaj parlamentanoj:

Lucio Barani, Luisa Bossa, Remigio Ceroni, Carlo Ciccioli, Guido Melis, Roberto Menia, Enzo Raisi, Simonetta Rubinato, Michele Scandroglio, Ida d'Ippolito, Tommaso Zanoletti, Emerenzio Barbieri, Luciana Sbarbati, Giampiero Catone.

 

"Esperanto" Radikala Asocio


Associazione Radicale Esperanto
Esperanto Radical Association

Senza scopo di lucro dal  25 aprile 1987
O.N.L.U.S. dal 1998
Codice fiscale 97104360587
Organizzazione Non Governativa con statuto consultivo di categoria speciale, presso il Consiglio economico e sociale (Ecosoc) delle Nazioni Unite.
Conto corrente postale 60397007
Conto bancario presso Poste italiane IBAN:
IT07N0760103200000060397007
Associazione costituente del Partito Radicale
nonviolento, transnazionale e transpartito