Averto
  • JUser: :_load: Ne povis ŝargi uzanton kun ID: 43

ERA Novaĵoj (610)

Leciono-seminario de la Esperanto Radikala Asocio ĉe la Marŝo Peruĝo-Asizo

Lecionoj pri paco: LINGVO KAJ POVO

Fare de Esperanto Radikala Asocio ĉe la renkontiĝo “MIL JUNULOJ POR LA PACO”

Umbria Fiere, Piazza Moncada, Bastia Umbra (Peruĝo)

Sabaton, la 24an de septembro 2011, de 11,30-13,00

 

La povo regi la lingvon de popolo proponas profitojn ege pli grandajn ol forpreni  ĝiajn provincojn kaj ĝiajn teritoriojn aŭ ĝin subpremi per ekspluatado. La imperioj de la estonteco estas tiuj de la menso.

Winston Churchill, 1943

 

La renkontiĝo LINGVO KAJ POVO antaŭvidas du fazojn:

- motivoj kaj datenoj de la milito de la lingvo kaj de lingva imperialismo

- leciono de Esperanto per la 198 teknikoj de neperforto de Gene Sharp tradukitaj en la lingvon de la neperforto.

 La organizo de la renkontiĝo kun la helpo de sonvidaĵoj donos:

 1) Ilustradon de la motivoj, kiuj igis la angleparolantajn popolojn trudi la anglan al la cetero de la mondo, kaj de rimedoj ne nur ekonomiaj utiligitaj por atingi la celon; ilustradon de la drama itala situacio en la kampo de la lingvaj rajtoj, rimarkante kiel la kulturo-identeca dateno estas simptomo de politiko de submetado al antagonistaj mondaj potencoj.

 2) Malfermon de pripensado/debatado pri la kostoj de la lingva komunikado kaj la malavantaĝoj de la lingva neegaleco en Italio, Eŭropo kaj en la mondo. En ĉi tiu kadro oni konsideros ankaŭ la negativajn rezultojn de la neĉeesto de lingva demokratio sur la identeca, kultura, politika, ekonomia kaj labora nivelo, kaj la mallojalan konkuradon de landoj hegemoniaj, danke al la ekspansiismo de iliaj lingvo-kulturaj politikoj, kiuj kaŭzas malsamecon de bonstato kaj malproksimigas nin de la paco kreante socian neegalecon sur bazo de lingvo kaj do de naskiĝo.

 3) Enfokusigon sur la datenoj de lingva genocido en instruado, per kiuj vehikloj ĝi disvastiĝis kaj kiel ĝi reflektiĝas en alfabetigo kaj en edukado al paco de novaj generacioj. Oni evidentigos la centran rolon de Eŭropa en la estonto de la demokratio kaj de neperforto inter la popoloj.

 4) Ilustradon de la motivaĵoj favore al la Internacia Lingvo, nomata Esperanto, kiel lingvo de egaleca dialogo kaj kial instrumento por demokratie komuniki kun la popoloj ne ankoraŭ hegemoniaj, kiuj estas reliefiĝantaj mem je la vidpunkto de la neperforta lukto por la demokratio, kiel tiuj tuniza aŭ egipta. Oni metos en lumon do la rapidecon, la senpagecon kaj la propedeŭtikecon de Esperanto cele al lingva lernado kaj al edukado al dialogo kaj al paco, kontraŭe al propagando de kulturaj kaj komunikadaj modeloj, kiuj metiĝas en rilato de prevarikado kaj surmetigo kun la aŭtoktonoj kulturoj, minoritataj kaj majoritataj, kiuj portas ĉi lastan al estingiĝo kaj al marĝeneco. Oni substrekos la persekuton de la esperantistoj fare de la plej grandaj diktatorecaj reĝimoj dum la dudeka jarcento ĝuste kaŭze de la potencialo de la internacia lingvo kiel vehiklo de transnacia komunikado kaj kompreno.

 5) La seminario konkludiĝos per interaktiva leciono de Esperanto deire de la “198 teknikoj de la neperforto” de Gene Sharp, ĵus tradukitaj al Esperanto, enkondukante la agadojn de la neperforto en la Internacia Lingvo, inkluziva de sekcio dediĉita al ĝia utiligo en muziko kaj poezio.

 Al la partoprenantoj estos donata Atesto de Partopreno

Read more...

Sporto, Pagano (Radikaluloj/ERA): proponitaj la amendoj al EP pri duobla flago dum la sportaj manifestacioj

“ERA proponis al la eŭropaj parlamentanoj prezentotajn amendojn pri la peto de la hispana Santiago Fisas, pridiskutata en la Eŭropo Parlamento, adopti la duoblan flagon, nacian kaj eŭropan, dum la sportaj manifestacioj”, deklaris Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanto-Radikala Asocio.

 “Morgaŭ estas la tempolimo por presenti la amendojn al la hispana leĝpropono. Ni kiel Esperanto-Radikala Asocio sendis niajn amendojn al la parlamentanoj, kiuj subskribis nian peticion por ke la eŭropaj landoj konkuru kun la duobla flago jam dum la Olimpikoj de 2012”, aldonis Pagano.

“Por trakuri la etapojn ni ekkontaktis la vicprezidanton de la CIO, kiu, neeksplikeble, ne montris sin tre favora al nia propono. Pli da entuziasmo manifestaciis la italaj eŭroparlamentanoj post la prezento de la leĝo fare de Hispanio: mi atendas, ke nun ili prezentos la amendojn, kiujn ni proponis al ili, kaj ili subtenos fortike la ideon de Eŭropo unuiĝinta en la diverseco ankaŭ en la sporto. Ni devas kredi je la popolo de la eŭropanoj kaj, ĝis nun, la eŭropaj institucioj mem preterlasis la oportunecojn elstarigi la fortikecon de ĉi tiu duonmiliardo da eŭrocivitanoj, elmontrante ne kredi je ili”, konkludas la Sekretario de ERA.

 

Romo, la 5an de septembro 2011

 

Read more...

Pagano (Radikaluloj/ERA): «la 6an de septembro 1943 – la 6an de septembro 2011: hodiaŭ la datreveno de la lingva koloniado de la Postmilita Epoko»

Deklaro de Giorgio Pagano – Radikaluloj/ERA

“La 6an de septembro 1943 – la 6an de septembro 2011: hodiaŭ la datreveno de la lingva koloniado de la Postmilita Epoko”. Ĝin deklaras Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio.

“La 6an de septembro 1943, dum li ricevis honoran doktorecon ĉe Harvard, Winston Churchill eldiris la frazon: 'La povo regi la lingvon proponas profitojn ege pli grandajn ol forpreni de la popoloj iliajn provincojn kaj iliajn teritoriojn aŭ ilin subpremi per ekspluatado. La imperioj de la estonteco estas tiuj de la menso'.

Hodiaŭ Churchill ĝojus vidi sian imperialisman planon komplete realigita: la angla estas mortiganta naŭ dek procentojn de la mondaj lingvoj, Eŭropo enpagas al Britio 350 miliardojn de eŭroj jare por lerni la lingvon de la mens-imperio de la dudekunua jarcento kaj nia lando elstaras pro sia kunlaborado, ekde la angligo de la universitatoj ĝis la deviga atesto de nivelo B2 por rajti instrui ĉiun ajn fakon. Ĉi tiu frazo de Churchill povas reesti priluma por tiuj, kiuj subtenas la anglan unulingvecon, aŭ kiuj estas proponantaj ‘profitojn ege pli grandajn ol forpreni de la popoloj iliajn teritoriojn’: eliri el la angleparolanteco estas nepre necese por la eŭro, ĉar oni ne povas servi du mastrojn kaj estas nekompreneble, ke, ekde la postmilita periodo, Eŭropo ne sukcesas mastrumi mature siajn interesojn daŭrigante male financi la koloniadon kaj la gajnojn de la denaske angleparolantoj”.

 

Romo, la 6an de septembro 2011

Read more...

Helpu nian esperantistajn junulojn iri al la Renkontiĝo ‘Mil junuloj por la paco’. Ni sendu 20 junulojn por persvadi 980!

Okaze de la 50a datreveno de la Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo, la Esperanto Radikala Asocio decidis aliĝi al la marŝo kaj iĝi iniciatanto de la debato pri la temo de la lingva demokratio inter la aliĝintaj asocioj. ERA proponis, kaj vidis ke esti enmetita inter la “Lecionoj de Paco”, leciono pri la rilato inter “Lingvo kaj Povo”, multaspekta kaj dorna temo, kiu ne povos ne plektiĝi kun aliaj temoj, kiuj animos la konfrontadon inter la partoprenantaj en la tritaga kunveno de Peruĝo, de la vojo direkte al politika unueco de Eŭropa ĝis la rolo de la junuloj en la nestabila internacia nuna scenejo, ĝis la pretendo de la rajtoj, el kiuj, laŭ ERA, devas esti menciata la rajto je defendo de la lingvo kaj de la identeca valoro, kiun ĝi enkarnigas; ĉi tio ankaŭ en la lumo de la rilatoj, kiujn oni devos iniciati kun la alia bordo de la Mediteraneo, post la nun okazanta demokratia revolucio.
La temo estos debatata dum la tagoj, kiuj antaŭos la marŝon, inter la 23a kaj la 24a de septembro 2011, en la kadro de la “Renkontiĝo de 1000 junuloj por la paco”.
Danke al la engaĝiĝo dum ĉi tiuj monatoj de la junuloj de ERA kaj de la Sekretario de la Asocio, finfine la temo de la federacia lingvo kiel solvo de la problemo de la lingva Babelo kaj de la manko de forta identeca gluo por la eŭropa popolo, kiel povus esti Esperanto, estos plivastigata al larĝa publiko, kiu kiel ERA antaŭenportas batalojn de demokratio, defendo de la rajtoj kaj paciga solvo de la konfliktoj.
La ne-profita organizo ERA volas doni novajn perspektivojn al la neperforto kaj al la paco kaj rekonfirmi forte, ke, en la tutmondiga erao, Esperanto estas rajto de la homaro. La neperforto, en la internacia komuniko, povas venki!
Sed por ĉeesti ni junuloj de ERA bezonas ĉies helpon. Nia profunda konvinko pri la batalo, kiun ni antaŭenportas ĉi tie en ERA, kolizias kun la malfacilaĵoj, kiuj karakterizas la ne-profitan mondon kaj eĉ pli la junulan kondiĉon, kiu nepre devas fari la kalkulojn kun necerteco kaj manko de financadoj, kiuj malrapidiĝas, sed sen sukcesi haltigi, tiun junulan aktivismon, kiu animas multajn junulojn, kiel ni de ERA, kiuj rifuzas vidi siajn batalojn grundi kaŭze de la burokrateco, aŭ eĉ pli malbone, de la malrigoreco de ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne komprenas, ke sen ĉiesa engaĝiĝo en frontlinio ni ne sukcesos modifi la staton de la aferoj, en Italio tiel kiel en Eŭropo kaj en tiu Mediteraneo, kiun ni alrigardas ne plu nur laŭ geografia vidpunkto.
Jen kial ni petas subteni nian iniciativon, helpante kolekti la 2768 eŭrojn, kiuj necesas por financi la ekspedicion de la junuloj de ERA al la Marŝo de Paco. Kaj kial ne.... ankaŭ atingante nin en Peruĝo!

Jen la detalaj elspezoj, kiujn la asocio devos subteni por ĉeesti al la renkontiĝo kaj la marŝo de la venonta 23a ĝis la 25a de septembro.

Irrevena trajnbileto Romo-Peruĝo (dua klaso): 22,40+26,00 eŭroj
Tranokto en hotel tri fojojn (konvencie fiksita tarifo por aliĝintaj grupoj): 90,00 eŭroj por persono

Sumo de grupo ERA (20 personoj): 2.768,00 eŭroj

Oni povas fari donacojn sur la paĝo http://www.democrazialinguistica.it kaj http://www.buonacausa.org/esperantodirittoumano#ap

Por pluaj informoj:
http://www.democrazialinguistica.it Ĉi-tiu retpoŝtadreso estas protektata de spamrobotoj. Vi devas ebligi JavaScript-on por vidi ĝin.
http://www.perlapace.it

Read more...

Krizo EU, Pagano (Radikaluloj/ERA): Por savi Eŭropon necesas savi la eŭropanojn.

“Por savi Eŭropon necesas savi la eŭropanojn”. Ĝin deklaras Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio, koncerne la baton kaj replikon de Frattini-Trichet.

“Trichet kaj la nuna eŭropa gvidanta klaso ne estas bonaj eŭropaj patriotoj kaj ili ne laboras por la konstruado de Eŭropo kaj de la eŭropa popolo; ili ŝajnigas ne kompreni, ke, kiel Churchill diris, ‘la povo regi la lingvon proponas profitojn ege pli grandajn ol forpreni de la popoloj iliajn provincojn kaj iliajn teritoriojn aŭ ilin subpremi per ekspluatado. La imperioj de la estonteco estas tiuj de la menso’.

Hodiaŭ Eŭropo estas parto de la anglo-usona imperio de la menso pere de la kontrolo de la lingvo kaj ĉi tiu ekonomia krizo estas nur la lasta pruvo de malforta kontinento, submetita al la anglaj kaj usonaj interesoj. La krizo startis ekde la spekulado de la klasad-agentejoj kaj de la financaj kolosoj usonaj, kiel pruvas la dokumento, laŭ tiu, kiun raportis la Wall Street Journal, disvastigita fare de Goldman Sachs al la grandaj investintoj por ke ili spekulu kontraŭ la unika mono, dum la hispana registaro utiligis sian saman konsultadon”, aldonas Giorgio Pagano.

“Eŭropo, kiu atendas, en kiu oni atingas la absurdecon kaj la ridindecon de dokumento pri plurlingveco skribita nur en la angla lingvo, estas Eŭropo, kiu dependas de anglo-usone centrata modelo, kies fiasko estas pruvita de ĉi tiu sama ekonomia regreso.

Fine kompreninte tion, kiun Churchill diris, jam en 1943, la plej granda ekonomia dispozicio, kiun Eŭropo povas kaj devas fari, estas tranĉi tiun ĉi aĉan anglan lingvan imposton kiu turmentas Eŭropon kaj la eŭropan evoluon ekde pli ol ses dek jaroj, kiu sekurigas al britoj kaj usonanoj ‘profitojn ege pli grandajn ol forpreni de la popoloj iliajn provincojn kaj iliajn teritoriojn aŭ ilin subpremi per ekspluatado’ kaj, antaŭ ol estos tro malfrue, deklari Esperanton eŭropa federacia lingvo. Mi povas nur imagi tion, kio okazus en la borsoj je tiaspeca anonco, kiu redonus la estonton al Eŭropo”, konkludas Pagano.

 

Romo, la 4an de septembro 2011

Read more...

Radikaluloj, letero de Pagano (ERA) al la universitataj rektoroj en la 80a datreveno de ĵuro je fideleco al la faŝismo.

La 28an de aŭgusto 1931 – la 28an de aŭgusto 2011, okaze de la 80a datreveno de ĵuro je fideleco al la faŝismo, la Sekretario de “Esperanto” Radikala Asocio forsendas leteron al la rektoroj de la italaj universitatoj por informi ilin pri la “alianaciistaj” faktoj, kiuj vidas ilin farintoj de la plej grandaj fenomenoj de koloniado, kiujn Italio havis ekde la Unuiĝo de Italio.

Konsiderante ke la mondo de instruado jam ekde 1995, per la ministeria Cirkulero 126, kiu aneksis pezegan esperantistan studaĵon pri la demokrata vojo direkte al internaciigo, havis je dispono la analizajn instrumentojn alternativajn al la kolonigo de la angla lingvo, nun oni devas esti serioze maltrankvila pro iu speco de ĵuro kaŝita kiun la rektoroj ŝajnas pluteni vidalvide al fremdaj perfortaj potencoj kaj kontraŭagaj al la italaj kaj eŭropaj avantaĝoj kaj kiuj vidas ilin farintoj de submetiteco anstataŭ ol pledantoj por lingva kaj kultura demokratio de la tuta mondo.
La Sekretario de ERA substrekas krome la terurajn ekonomiajn kaj sociajn malavantaĝojn, kiujn nia lando kaj niaj junuloj pagas por ke la jam fortaj potencoj iĝu ankoraŭ pli per-fortaj.
Situacio de kunlaborado kun malamiko, kiu riskas esti ankoraŭ pli grava ol tiu, kiu estis travivita en Francio dum la naziismo kaj kiu ne povos ne havi en denove demokrata estonto analogajn sekvojn, eĉ punajn.
Giorgio Pagano ne preterlasas la punadojn, denoncitajn antaŭ nelonge eĉ fare de “Corriere della Sera”, por la itala eldonindustrio jam en la sistemo de juĝado alprenita de ANVUR, kaj priskribas la staton de la avantaĝoj de la esperantista solvo el demokrata ekonomia kaj socia vidpunkto. La letero finiĝas petante de la rektoroj malfermi tuj katedrojn de Internacia Lingvo (nomata Esperanto) en iliaj universitatoj kaj startigi kunvenojn kaj studentajn asembleojn pri lingva demokratio. En epoko de tutmondigo Esperanto konturiĝas kiel tute aŭtentika homa rajto kaj ĉi tiu noviga alvenpunkto de demokratio devas esti eksportata tuj en la mondon.

Romo, la 28an de aŭgusto 2011

Read more...

Paco: Estu parto de la solvo!

ERA atingas la afiŝon en Esperanto de la 50an Marŝo de Paco Peruĝo-Asizo!

Kun la nun tre elteneblaj kostoj de la grafikmaŝina preso ĝi estas ankaŭ bonega memordokumento por presi ĝin en la originaj mezuroj 100x70 cm. Tiuj, kiuj volas elŝuti la afiŝon, petu la dosieron (21 MB) al nia retadreso Ĉi-tiu retpoŝtadreso estas protektata de spamrobotoj. Vi devas ebligi JavaScript-on por vidi ĝin.

Read more...

ERA al la Renkontiĝo de “1000 junuloj por la paco” por paroli pri Lingvo kaj Povo

Al la Renkontiĝo “Mil junuloj por la paco” en Bastia Umbra, la 23an kaj 24an de septembro, la Esperanto Radikala Asocio faros seminario-lecionon pri la temo, nepre grava dum nia epoko, de la angla lingva koloniado kaj de la rilato inter “Lingvo kaj Povo”, kaj ĝi tenos krome lecionon de esperanto.

Estas grava okazo evidentigi la necesecon de lingva demokratio, (re)startigi la demokratajn procezojn direkte al la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo kaj Esperanto kiel eŭropa federacia lingvo. Kiel estas avantaĝe por ĉiuj asocioj, kiuj batalas por la disvastiĝo de la paco, la demokratio, la lingvaj rajtoj kaj la neperforto ankaŭ lingva partopreni multnombre en la Renkontiĝo, kiu kulminos per la 50an Marŝo de la Paco Perugia-Assisi la 25an de septembro. Tie ni marŝos por reinsisti ke la paco trairas la finon de la lingva koloniado kaj la komencon de Esperanto kiel lingvo de transnacia demokratio kaj egalaj ŝancoj de homoj kaj popoloj en la tutmondiĝa epoko.

Ĉiuj junuloj, kiuj intencas partopreni en ĉi tiu grava okazo por la sukceso de la lingva demokratio, estas invitataj tuj ekkontakti la Junularan Departamenton de ERA al la adreso <infodemocrazialinguistica.it>

Read more...
Subscribe to this RSS feed

"Esperanto" Radikala Asocio


Associazione Radicale Esperanto
Esperanto Radical Association

Senza scopo di lucro dal  25 aprile 1987
O.N.L.U.S. dal 1998
Codice fiscale 97104360587
Ente Servizio Civile Nazionale NZ02506
Conto corrente postale 60397007
Conto bancario presso Poste italiane IBAN:
IT07N0760103200000060397007
Associazione costituente del Partito Radicale
nonviolento, transnazionale e transpartito